User: kistv |
KISTV-Movadanoj : Jaume Viladoms Jen raporto pri la esperantista flanko de Jaume Viladoms i Valls (1898-1978). Laborista aktivisto kaj disidento de la reĝimo de Franco, Viladoms dediĉis sian vivon al instruado de sciencoj kaj humanismaj studoj, ĉefe al proletaro, kaj tial li estis persekutita de la frankismo. Ĉi-jare, okaze de la 50-a datreceno de la lernejo Jaume Viladoms, la urbo Sabadell omaĝas lin, kaj la skipo de KIS-TV kunlaboris al la omaĝo per la kreado de tiu ĉi filmeto. Tags: kistv kataluna katalunio jaume viladoms esperanto sabadell instruisto instrui lernejo puig ribes ramoneda |
User: jometeus |
KISTV-Movadanoj: Erasmus Elisabeth Laika parolas pri sia sperto kiel esperantista Erasmus-lernantino ĉe la Universitat Autònoma de Barcelona. Tags: kistv kis tv kea kej esperanto kataluna katalunio erasmus uab barcelona elisabeth laika |
User: kistv |
KISTV-Socio: Amaziĥoj en Katalunio La amaziĥa lingvisto Hassan Akioud rakontas pri la lingva situacio de la amaziĥoj, kaj en Amaziĥio kaj en Katalunio. Hassan Akioud naskiĝis en Agadir, Maroko, la jaron 1972, kaj loĝas de antaŭ pli ol dek jaroj en Barcelono. Li estas diplomito en hispana filologio kaj doktoro pri ĝenerala lingvistiko. Respondecas pri administrado en Observatori Català de la Llengua Amaziga (Kataluna Observejo pri Amaziĥa Lingvo) kaj estas membro de la Grupo pri Amaziĥaj Studoj de Katalunio kaj de la asocio Itran. Kunverkis la libron 'Els amazics: una història silenciada, una llengua viva' (La amaziĥoj: silentigita historio, vivanta lingvo) kaj redaktas kaj prezentas la novaĵojn en la amaziĥa en Barcelona TV. Post la lastaj migradoj, la amaziĥa lingvo fariĝis la tria lingvo en la Kataluna Landaro laŭ parolanto-numero. Temas pri la lingvo de la amaziĥoj (aŭ berberoj, kiel nomis tiun popolon grekoj kaj romianoj), kaj ĝi estas la loka lingvo de Amaziĥio, nordafrika teritorio iranta el Kanariaj Insuloj ĝis la oaza urbo Siwa en Egiptio. La amaziĥa suferis fortan retroiron post la islamigo kaj la arabigo de siaj parolantoj la 7an jarcenton, kaj tute malaperis dum la 18a jarcento el Kanariaj Insuloj pro invado kaj aligo al Kastilio. La amaziĥa havas propran alfabeton, nomita tifinaĥo, kiu aĝas pli ol 2500 jaroj kaj estas daŭre uzata nuntempe, kune kun la latina. Tags: kistv kis tv esperanto kej kea katalunio amazic amaziĥa tamazight tifinaĥo tifinagh amaziĥio tamazgha hassan akioud |
User: kistv |
KISTV- Tradicioj: Panellets Carme Bonet rakontas kiel fari "panellets", tipajn katalunajn aŭtun-dolĉaĵojn, heritaĵon de la al-andalusa kuirart-tradicio. Tags: kistv kis-tv kea esperanto kataluna katalunio tradicio panellets kuirarto carme bonet al-andalus aŭtuno dolĉaĵo |
User: kistv |
KISTV-Movado: Vallgorguina Raporto pri la 4a Printempa Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Junularo: de la 4a ĝis la 6a de majo 2007. En Can Clarens, Vallgorguina (Vallès Oriental). Tags: kistv kis tv esperanto kea kej kataluna katalunio printempa renkontiĝo clarens vallgorguina |
User: kistv |
KISTV-Literaturo: Ucraïna Joan-Marc Leclercq prezentas sian unuan romanon en la okcitana "Ucraïna" okazinta en la ukraina urbo Guljajpole dum la anarĥiista revolucio gvidita far Nestor Maĥno. La ago situas ĉirkaŭ la jaro 1920 meze de la bolŝevisma revolucio, kiam juna angla ĵurnalisto estas sendita al centra Ukrainio por realigi sian unuan raportaĵon. Tiel li malkovros landon konvulsiita far la armeoj ruĝa, blanka kaj nigra, kie oni ĉiumomente vetas la iron de la historio. Tags: kistv kis-tv esperanto jomo leclercq ucraïna ieo atots kea kej esperanto-literaturo literatura occitan okcitana roman |
User: kistv |
KISTV-Movadanoj: Llibert Puig Intervjuo al Llibert Puig, kasisto de Kataluna Esperanto-Asocio kaj historia movadano, dum la kursfina vespermanĝo de Centro de Esperanto Sabadell. Tags: kis tv kistv esperanto kea kej kataluna katalunio sabadell centro llibert puig |
User: jometeus |
KISTV-Movado: Amposta Raportaĵo pri la 33a Kataluna Kongreso de Esperanto, organizita de Kataluna Esperanto-Asocio, okazinta en Amposta (El Montsià) de la 8 ĝis la 10 de decembro de 2006. Tags: Esperanto Kataluna Katalunio Kongreso Amposta KISTV KIS TV KEA KEJ |
User: kistv |
KISTV-Movadanoj: Le Punk Alfredo Fernández kaj José Ezeiza rakontas la ekeston de tiu fama rok-ensemblo el Madrido, kiel ili konis esperanton kaj kial ili verkis 'La lukto estas perdita'-n. La ideo estigi 'Le Punk'-n naskiĝis fine de 2000, kiam Alfredo Fernández 'Alfa' kaj José Ezeiza 'Jou' decidas estigi muzik-ensemblon por esplori aliajn muzikojn kaj ludi ilin laŭ sia rok-stilo. Ili aperigis, ĝis nun, tri diskojn: 'La logia de la canalla' (2003), 'Dos puñaladas a Gardel y otros tres delitos' (2004) kaj 'No disparen al pianista' (2006). En tiu lasta disko ili havas kanton en esperanto pri la perdo de la utopiojn: 'La lukto estas perdita', ĉar laŭ ili esperanto estas la perfekta lingvo por kanti tian tekston. Tags: kistv kis-tv esperanto lepunk punk muziko madrido madrid alfa jou ezeiza lukto kea kej |
User: fmacip |
KISTV-Movado: Vinilkosmo Floréal Martorell prezentas Vinilkosmon la muzik-eldonejon de Eurokka kaj lia kunlaboranto Triboulet prezentas la studion Studio de la Trappe kie estis surbendigita i.a. la plejmulto de la esperanto-muziko. Tags: kistv kis-tv esperanto vinilkosmo eurokka kea kej esperanto-muziko muziko movado |
User: jometeus |
KISTV-Enmigrintoj: Belém Prado La galegino Belém Prado rakontas pri sia sperto kiel enmigrinto en Katalunion: kial ŝi forlasis sian vilaĝon en Galegio, kiel integriĝis en la novan socion, kion memoras pri sia lando, lingvo kaj la rilatoj kun portugaloj kaj kion pensas pri la Galega Centro en Barcelono. Tags: kis tv kistv esperanto kea kej katalunio belém prado galega enmigrinto galegio |
User: fmacip |
KISTV-Tradicioj: Lingvo de l' geavoj, lingvo de l' genepoj Christine Vidotto kaj Joan-Marc Leclerq rakontas al ni sian surrealisman sperton pri sia familia lingvo. La lingva politiko en la Franca Respubliko hontigis i.a. la plejmulton de la okcitanoj pri sia gepatra lingvo kaj sukcesis ke multaj gepatroj rezignu transdoni la familian lingvon al propraj gefiloj. Tiu fakto kreis tutan generacion da okcitanidaj franclingvanoj. Kelkaj el ili, kiel Joan-Marc kaj Christine, malgraŭ ĉio, lernis la geavan lingvon. Tags: kistv kis-tv esperanto occitan ockcitana occità francio frança kea kej jomo christine vidotto kiki leclercq |
User: jometeus |
KISTV-Historio: Bearno Almudena Blasco, instruistino ĉe la Universitat Autònoma de Barcelona, parolas pri la historio de Bearno. Tags: kistv kis tv kea kej esperanto kataluna katalunio historio bearn almudena blasco uab universitat barcelona |
User: fmacip |
KISTV-Movado: Renkontiĝo en Canet de Mar Raportaĵo pri la 3a Printempa Renkontiĝo [www.esperanto.cat/fotoalbumo] de Kataluna Esperanto-Junularo [www.esperanto.cat/kej] okazinta ĉe Can Brugarola [www.canbrugarola.com] en Canet de Mar [www.canetdemar.org] la 29an, 30an de aprilo kaj la 1an de majo 2006. Reportatge sobre les III Jornades d'Esperanto [www.esperanto.cat/fotoalbumo] de la Joventut Catalana d'Esperanto [www.esperanto.cat/kej] que van tenir lloc a la casa de colònies Can Brugarola [www.canbrugarola.com] de Canet de Mar [www.canetdemar.org] els dies 29, 30 d'abril i 1 de maig de 2006. Tags: kistv kis-tv esperanto kea kej katalunio kataluna canet renkontigxo movado movadanoj printempa |
User: kistv |
KISTV - Movado: 11a de septembro Fine de la Milito de Hispana Sukcedo (1700-1714) la 11an de septembro de 1714 kaj post longa sieĝo Barcelono estis okupaciita far la kastilia armeo. Unu jaron antaŭe la internaciaj aliancanoj de la katalunoj forlasis la militon akceptante en la Traktato de Utrecht la kastilian okupacion de la tutan Kronlandon de Aragono. La malvenko en tiu milito estis sekvita, do, de la senestigo de la katalunan suverenecon far la venkinta kastilia registaro (Dekretoj de 'Nueva Planta'), kio ankoraŭ daŭras. De tiam la 11an de septembro estas la Nacia Tago kiam katalunoj festas sian perditan suverenecon memorante kion oni estis kaj volas reesti. Tags: esperanto kistv kis tv katalunio kataluna kea kej 11 septembro festo nacia budo sanjaume berga raventos |
User: jometeus |
KISTV-Tradicioj: Calçotada Roger Prieto sciigas pri kataluna mangyo 'calçot', gyia deveno kaj la tipa festo kiun oni organizas por gyin mangyi 'calçotada'. Tags: kistv kis-tv esperanto kataluna tradicio calçot calçotada katalunio kea kej roger prieto |
User: kistv |
KISTV-Movadanoj: JoMo Slavumas La fama okcitana kantisto JoMo, parolas pri sia muzika kariero kaj prezentas sian lastan diskon. Tags: kistv kis-tv esperanto jomo leclercq slavumas vinilkosmo eurokka kea kej esperanto-muziko muziko |
User: kistv |
KISTV-Socio: Besièrs por la okcitana Raporto pri la manifestacio por la okcitana lingvo a Besièrs, la 17an de marto de 2007. Tags: kistv kis-tv esperanto occitan ockcitana occità francio frança kea kej anèm òc besièrs |
User: jometeus |
KISTV-Movado: Aktivula kunveno de KEA en Benicàssim Kunveno de aktivuloj de KEA en Benicàssim (La Plana-Valencilando) por diskuti, programi kaj festumi. Intervjuoj al Joan Català kaj al Kasia Idziaszczyk. Tags: kistv kis-tv esperanto kataluna katalunio kea kej kunveno aktivulo benicàssim joan català kasia idziaszczyk |
User: kistv |
KISTV-Socio: Loĝrajto Pako Belmonte, membro de la asocio 'V de vivienda' kiu plendas por la rajto loĝi, prezentas la asocion, ties celojn kaj festumajn postulagadojn kaj analizas la kialojn de la nuna loĝproblemo en Katalunio: la merkato kontrolas la loĝeblojn ĉar mankas leĝoj pli sociaj. Tags: kistv kis-tv esperanto kea kej katalunio pako belmonte vivienda habitatge loĝejo immobiliari |
User: jometeus |
KISTV-Movadanoj: Miquel Gómez 'Durkapulo' Miquel Gómez 'Durkapulo' rakontas sian sperton en la movado tra diversaj landaj sekcioj. Tags: kistv kis-tv esperanto kea kej katalunio movado movadanoj durkapulo miquel gómez |
User: kistv |
KISTV-Socio: Lernejo en Togolando Evelyne Rotellini kaj Jean-Pierre Marcq, membroj de la asocio 'Une école au Togo' (Lernejo en Togolando) sidanta en Arrot (Arieĝo, Okcitanio), parolas pri la iniciato de la togolanda esperantisto Koffi Gbeglo subtenata far Hans Bakker kaj la Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio por konstrui kaj funkciigi lernejon en Lomeo, ĉefurbo de Togolando. Dankon al la mona subteno de nederlandaj kaj okcitanaj esperantistoj tiu lernejo estas hodiaŭ realo akceptanta pli lo 300 gelernantoj. Tags: kistv kis tv kea katakunio esperanto lernejo togolando gbeglo bakker rotellini marcq |
User: jessikinha91 |
Dr.Beto e Delci! Momentos inesquecíveis da Campanha! Tags: Dr.Beto Ipameri |
User: kistv |
kistv_logo_ttt kistv_logo_ttt Tags: kistv logo ttt |